Next Previous Contents

7. Netscape Communicator

Ofta bezono de Esperanto-tiparoj estigxas dum la legado de interretaj pagxoj kaj diskutgrupaj artikoloj. Netscape Communicator ja permesas difini kaj uzi multajn diversajn kodojn por rigardi diverslingvajn dokumentojn, sed bedauxrinde gxi ne rekte subtenas Latin-3-kodon. Anstatauxe vi povas uzi la kodon "User-defined". Por tio elektu en la menuo "Edit Preferences", iru al la dialogo "Appearance Fonts", elektu tie la kodon "User-defined" kaj alordigu konvenajn Latin-3-tiparojn.

Nun vi povas elekti en la menuo "View Encoding User-Defined" por legi dokumenton koditan laux normo Latin-3.

Tamen ekzistas pagxoj, kiujn Netscape Communicator cxiam montras per la Latin-1-tiparo. Por rigardi cxiujn pagxojn kun Latin-3-tiparo, vi povus en la dialogo "Appearance Fonts" elekti Latin-3-tiparon por la kodo "Western (iso-8859-1)". Tio ne estas simpla, cxar Netscape por tiu kodo nur akceptas tiparojn, kies nomoj finigxas per "-1". Tial vi devas aldoni kelkajn liniojn en la dosiero "fonts.alias" de la dosierujo kun Latin-3-tiparoj. Por cxiu Latin-3-tiparo, kiun Netscape uzu, aldonu liniojn kiel la sekvajn:

    "-adobe-helvetica-medium-r-normal--8-80-75-75-p-46-iso8859-3" 3adobe-helvetica-8
    "-adobe-helvetica3-medium-r-normal--8-80-75-75-p-46-iso8859-1" 3adobe-helvetica-8

Poste, vi povas alordigi la tiparon kiel "Helvetica3 (Adobe)" al la kodo "Western (iso-8859-1)".

Bedauxrinde oni ne povas legi la esperantajn literojn en unikodaj tekstoj. Unikodaj tekstoj estas aperigitaj tiel, ke la signoj estas prenitaj el konvenaj okbitaj tiparoj. Tiel vi bone povas legi cirilajn, grekajn ecx cxinajn literojn, sed pro la nesuficxa subteno de Latin-3 anstataux supersignaj literoj vi vidas nur demandosignon :-(

Cetere mi rimarkis eraron en Netscape Communicator 4.0x Se oni legas diskutgrupon, oni komence ne vidas Esperanto-signojn, kvankam kiel kutima kodo estas elektita "User-Defined". Sed post elekto de iu alia kodo kaj posta reelekto de la kodo "User-Defined" vi vidas la e-ajn signojn.


Next Previous Contents